Skip to content

Aliĝu al Ni


Kiel helpi pri Kate-disvolviĝo

Se vi volas helpi nin evoluigi Kate, KWrite aŭ KatePart, vi devus aliĝu al nia dissendolisto. Kontakti nin ĉe #kate sur irc.libera.chat ankaŭ estas bona ideo, ni ĉiam feliĉas helpi vin komenci.

Kiel Konstrui Kate

Kate povas facile esti konstruita sur nuna Linuksa distribuo, ni provizas lerniilon pri konstruado de Kate kaj la bezonatajn dependencojn por tio. Por aliaj operaciumoj, la sama paĝo provizas ekstrajn ligilojn kun informoj.

Kontribuanta kodo

Por kontribuoj, la plej bona maniero transdoni ilin estas per nia GitLab-instanco invent.kde.org.

Kiel agordi kaj uzi ĝin estas dokumentita en la invent.kde.org dokumentado.

Nur malfermu novan merge request tie por Kate. Por pliaj detaloj pri tio, raportu al ĉi tiu blogaĵo.

Se vi volas ricevi superrigardon pri jam akceptitaj flikaĵoj por kompreni kiel funkcias la procezo, rigardu nian paĝon merge requests. Viziti kelkajn el ĉi tiuj akceptitaj petoj povus helpi pli bone kompreni la funkciadon de la projekto.

Areoj de laboro

La ĉefa laborareo estas la programado, sed se vi ne estas programisto, vi povas helpi en multaj aliaj areoj:

  • Skribi kaj prizorgi dokumentadon
  • Skribi kaj prizorgi sintaksreliefigajn dosierojn
  • Skribi kaj prizorgi skriptojn.
  • Varti cimraportojn.
  • Provizii al ni utilajn sugestojn.
  • Helpu nin helpante KDE. Kiel parto de KDE, Kate profitas de la KDE entute, krom la bonega integriĝo provizita de KDE la helpo de la KDE-traduka teamo estas valorega.

Kodadnormoj por C/C++

La kodo en niaj deponejoj sekvu la stilon priskribitan por KDE Frameworks.

La CMake-ilaro, kiun ni uzas, agorgos taŭgajn antaŭ-komisajn hokojn por certigi ĉi tiun stilon uzante clang-format.

Dokumentante vian kodon

Ni uzas Doxygen-sintakso por dokumenti kodon, kaj estas agrable dokumenti ĉion, eĉ privatan kodon, ĉar aliaj homoj ol vi povus labori pri ĝi aŭ simple provos kompreni ĝin.

Por komentoj ene de funkcioj, C++-unuliniaj komentoj estas preferitaj ol plurliniaj C-komentoj.

Bonaj deirpunktoj

Vi povas rigardi nian aktualan liston de aferoj, eble vi interesiĝas prizorgi unu.